Gyula Farkas (instruisto)
Gyula Farkas (instruisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 27-an de septembro 1894 en ![]() ![]() |
Morto | la 12-an de julio 1958 en Göttingen (Okcidenta Germanio) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | antropologo universitata instruisto literaturhistoriisto lingvisto edukisto ![]() |
Gyula Farkas [djula farkaŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Farkas Gyula estis hungara-germana altlerneja instruisto, literaturhistoriisto. Lia nobela antaŭnomo estis kisbarnaki [kiŝbarnaki], en Germanio lia nomo estis Julius von Farkas.
Gyula Farkas[1] naskiĝis la 27-an de septembro 1894 en Kismarton (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Eisenstadt en Aŭstrio), li mortis la 12-an de julio 1958 en Göttingen (Okcidenta Germanio).
Biografio
Gyula Farkas maturiĝis en benediktana gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto, Halle kaj Parizo. Li batalis dum la 1-a mondmilito, poste li doktoriĝis en la universitato en erao de la Hungara Sovetrespubliko. Li unue instruis en gimnazio en Székesfehérvár, li havis postenon en universitato en Berlino (1921- 1926), poste en Budapeŝto, pli poste li instruis en Berlino ĝis 1945. Intertempe en 1932 li ricevis germanan ŝtatanecon. En 1946 li instruis en Munkeno, poste ĝismorte en Göttingen.
Elektitaj kontribuoj
- Petőfi nagyobb elbeszélő költeményeinek forrásai (1922)
- Az elszakított Felvidék magyarságának szellemi élete (1927)
- A magyar irodalom története (1934)
- A magyar szellem felszabadulása (1944)
- Ungarn, Geschichte und Kultur in Dokumenten )1955)
- Die Kultur der Ungarn. Mit Beiträgen von Thomas von Bogyay (1968)
Fontoj
Referencoj
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/results/-/results/5f351e11-5be5-40ba-8407-2889602cf063/solr#/displayResult hungarlingva datenaro de muzeo