Hünfeld estas komunumo en la centra parto de Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Fulda kaj en la distriktaro Kaselo de la federacia landoHesio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 8673 loĝantojn sur areo de 119,75 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 143 loĝantoj/km².
En la 1980-aj jaroj la esperantisto Thomas Bormann, tiam laboranta kiel radia ĵurnalisto en la proksima urbo Fulda, dum pluraj jaroj loĝis en Hünfeld. Plurajn teatraĵojn la esperantlingva teatra grupo Kia Koincido provsurscenigis en la urbo.