Hürrem Sultan
Roksolana | ||
---|---|---|
Pentraĵo de la 16-a jarcento de Roksolana nome Rossa Solymanni uxor
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉ. 1510 en Ruthenia | |
Morto | 15-an de aprilo 1558 en Palaco de Topkapi, Istanbulo | |
Tombo | vd | |
Ŝtataneco | Otomana Imperio vd | |
Familio | ||
Dinastio | Otomana dinastio vd | |
Edz(in)o | Sulejmano la 1-a vd | |
Infanoj | Princo Mohamedo, Şehzade Bayezid (mul) , Șehzade Cihangirs (en) , Selimo la 2-a, Mihrimah Sultan (en) , Şehzade Abdullah (en) vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Roksolana, ukraine Лісовська Настя (ĉ. 1510 – 18-a de aprilo 1558) estis ukraindevena edzino de unu el la plej potencaj turkaj sultanoj Sulejmano la 1-a; filino de ukraina pastro el la urbeto Rohatino (Galicio, nun Ivano-Frankivska provinco, Ukrainio).
Biografio
En 1520 ŝi estis forkaptita de krimeaj tataroj kaj vendita al la sultana haremo. Baldaŭ ŝi fariĝis la Unua edzino de la sultano. Ŝi grave influis sian edzon kaj la politikon de la Osmana Imperio, surtronigis sian filon Selimo la 2-a kaj tial ŝi iĝis unu el plej konataj sultaninoj de la periodo nomita Sultanlando de la Virinoj.
En fikcio
Pri Roksolano estis verkitaj en Ukrainio:
- opero de Dmitro Siĉinskij (1908);
- dramo de Hnat Jakimoviĉ (1869);
- noveloj de Osip Nazaruk (1930), Serhij Plaĉinda (1968);
- romanoj de M. Lazorskij (1965), Pavlo Zahrebelnij (1980);
- monumento en la gepatra urbo Rohatino.