Hajdúböszörmény
Hajdúböszörmény | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 4220 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 29 310 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 79 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 40′ N, 21° 31′ O (mapo)47.66666666666721.516666666667Koordinatoj: 47° 40′ N, 21° 31′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 370,74 km² (37 074 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Hajdúböszörmény [+] | |||||
Hajdúböszörmény [hajdUbosormEnj] estas urbo kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Hajdúböszörmény, kies centro estas. La urbo estas la plej granda hajduka urbo, kvazaŭ ĉefurbo de "Hajdukujo". Böszörmény estis bulgara-turka tribo aliĝinta al la hungareco en la 7-a jarcento.
Situo
Hajdúböszörmény situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Debrecen-Miskolc, laŭ fervojo Debrecen-Tiszalök. Aŭtoŝoseo M3 estas ne tro for. Debrecen troviĝas 20, Hajdúszoboszló 29, Tiszalök 43, Miskolc 80, Budapeŝto 211 km.
Historio
La unua mencio devenis el 1248 en formo Nagyböszörmény (nagy signifas: granda). En 1410 la vilaĝo iĝis kampurbo. Princo de Transilvanio Gabrielo Báthory setligis hajdukojn en 1609. Ili ĝuis aŭtonomion kaj nobelecon, sekve ili ne estis servutuloj. Hajdukujo estis ekster de la hungara departementa sistemo ĝis 1876, tiam formiĝis departemento Hajdú (reĝa departemento). Sinagogo en 1863, preĝejoj kalvinana en 1882, katolika en 1863, grekokatolika en 1893, baptista en 1895 konstruiĝis.
Vidindaĵoj
- Malnova kalvinana preĝejo (Hajdúböszörmény)
- Nova kalvinana preĝejo (Hajdúböszörmény)
- Preĝejo Stefano la 1-a (Hajdúböszörmény)
- Preĝejo Morto de Dipatrino (Hajdúböszörmény)
- baroka muzeo
- urbodomo el 1907
- gimnazio Stefano Bocskai el 1864
- altlernejo
- termala banejo
Famuloj
- en Hajdúböszörmény naskiĝis kaj mortis:
- en Hajdúböszörmény naskiĝis:
- aktoroj Mária Varga, Jenő Nagy, István O. Szabó kaj Éva Botos
- kalvinana episkopo Dezső Baltazár
- geologo Endre Kutassy
- historiisto György Kövér
- literaturhistoriisto Magda K. Nagy
- János Áfra (poeto)
- reĝisoro Sándor Bodnár
- Éva Varga (skulptisto)
Ĝemelurboj
Esperanto
- Hajdúböszörmény estas naskiĝloko de esperantisto Péter Török.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- http://www.vendegvaro.hu/5-941 Arkivigite je 2006-01-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Oficiala retejo de Hajdúböszörmény
- distancoj[rompita ligilo]