Halcyon (genro)
Halcyon | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
genroj
| ||||||||||||
H. cinnamomina | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Halcyon estas genro de la arbalcionoj, tio estas preskaŭpaserinaj birdoj de la familio Halcyonidae latinlingve aŭ Halcionedoj esperante.
Jena estas la listo de specioj:
- Ruĝa arbalciono, Halcyon coromanda
- Brundorsa arbalciono, Halcyon badia
- Blankgorĝa arbalciono, Halcyon smyrnensis
- Grizkapa arbalciono, Halcyon leucocephala
- Nigrakapa arbalciono, Halcyon pileata
- Bluventra arbalciono, Halcyon cyanoventris
- Senegala arbalciono, Halcyon senegalensis
- Mangleja arbalciono, Halcyon senegaloides
- Nigraŝultra arbalciono, Halcyon malimbica
- Brunkapuĉa arbalciono, Halcyon albiventris
- Okulstria arbalciono, Halcyon chelicuti
Tamen, aliaj fakuloj, inkludante Fry & Fry, enmetas la genrojn Pelargopsis, Syma kaj Todirhamphus en Halcyon por konstrui pli grandan grupigon.
La genro Halcyon en la nuntempa konsidero konsistas ĉefe el specioj loĝantaj en subsahara Afriko, plus paro de reprezentantoj en suda Azio, unu el kiuj, la Blankgorĝa arbalciono , eventuale atingas Eŭropon. Tiu kaj la Ruĝa arbalciono estas almenaŭ parte migrantoj.
La arbalcionoj de la genro Halcyon estas ĉefe grandaj birdoj kun fortaj bekoj. Ili loĝas en vario de habitatoj, kun arbaroj de variaj tipoj de preferata medio. Ili estas gvatantaj predantoj de etaj grundaj animaloj inkludante grandajn insektojn, rodulojn, serpentojn kaj ranojn, sed ili manĝas ankaŭ fiŝojn.
"Halcyon" estas nomo de birdo en grekaj legendoj ĝenerale asociaj kun la alciono. Estis antikva kredo, ke tiu birdo nestis surmare, kiun ĝi trankviligis por ovodemeti en flosanta nesto. Oni esperis du semajnojn de trankvila vetero ĉirkaŭ la vintra solstico. Tiu mito kialas la uzon de "halcyon" kiel termino por paco aŭ trankvilo.[1]
Referencoj
- ↑ Halcyon days. The Phrase finder. Alirita 2008-01-11.
- Fry, K & Fry, H.C. (2000): Kingfishers, Bee-eaters and Rollers. ISBN 0-691-08780-6.