Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Halifax, en Esperanto Halifakso, en Britio. Pri la samnoma urbo en Nov-Skotio, Kanado vidu la artikolon Halifakso, kaj pri aliaj signifoj la apartigan liston Halifax.
Halifax
urbocentra panoramo, vidata de monteto Beacon Hill
Halifax (Halifakso) estas urbo de Anglio kaj Britio, kiu situas en la nuna administra regiono Yorkshire and the Humber kaj la historia provincoOkcidenta Jorkŝiro. La urbo estas la administra centro de la metropola distriktoCalderdale. Laŭ la stato de la censo de 2021 en la komunumo vivis 104 100 loĝantoj[1] sur areo de 20,37 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 022 loĝantoj/km². Ĝi konatas interalie pro sia fabrikejo Mackintosh pri ĉokoladaĵoj kaj aliaj dolĉaĵoj. Ĝemela urbo estas la germana urbo Aachen (Akeno).