Halver estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Mark de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 16 347 loĝantojn.
Halver estas parto de la regiona pejzaĝo kaj mezalta montaro Sauerland [prononco "Saŭalant"] kaj historie apartenis al la Graflando Mark (germane Grafschaft Mark), al kio ankoraŭ aludas la distrikta nomo.