Hans Bakker
Hans Bakker | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de novembro 1937 en Amsterdamo |
Morto | 21-an de januaro 2015 (77-jaraĝa) en Amsterdamo |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Familio | |
Patro | Hans Bakker |
Edz(in)o | Ans Bakker-ten Hagen |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Hans BAKKER (naskiĝis la 8-an de novembro 1937, mortis la 21-an de januaro 2015 en Amsterdamo) estis nederlanda esperantisto kaj honora membro de UEA (2002) kaj de TEJO (1976).
Li estis edzo de Ans Bakker-ten Hagen kaj filo de alia konata esperantisto, kiu ankaŭ nomiĝis Hans Bakker.
Dum sia vivo li faris multajn laborojn, la lasta estas ĉe la nederlanda partio GroenLinks (eo: VerdaMaldekstra) kies sekretario li estis en la komencaj jaroj[1].
Esperanto
Li lernis Esperanton ĉirkaŭ la jaro 1953, iĝis membro de TEJO en 1955, kunorganizis la 20-an kongreson de TEJO en Amsterdamo en 1964, gvidis NEJO[noto 1]-komisionon de TEJO (poste KER) de 1965 ĝis 1976, gvidis la afrikan agadon de UEA de 1980 ĝis 2001. Li instruis al afrikanoj sendante la unuan lecionon de la kurso Ferez, ricevante la testfolion, korektante ĝin, kaj resendante ĝin kun la dua leciono, kaj tiel plu. Tamen li neniam iris al Afriko. Aldone Bakker estis estrarano de UEA 1992-1995.[2]
Notoj
- ↑ NEJO ĉi tie signifu "Ne-Esperantistaj Junularaj Organizaĵoj"
Referencoj
- ↑ (eo) Nia diligenta kolegaro, p. 22-23.
- ↑ Afiŝo de Osmo Buller en Libera Folio
|