Hans Karl von Diebitsch-Sabalkanski
Hans Karl von Diebitsch-Sabalkanski | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de majo 1785 en Groß Leipe apud Obernigk, Prusa Silezio |
Morto | 29-an de majo 1831 (46-jaraĝa) en Kleszewo apud Pułtusk en Mazovio, kongresa Pollando |
Mortokialo | Ĥolero ![]() |
Tombo | tombejo Volkovo en Sankt-Peterburgo ![]() |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio Rusia Imperio ![]() |
Familio | |
Patro | Hans Ehrenfried von Diebitsch und Narden (en) ![]() ![]() |
Edz(in)o | |
Okupo | |
Okupo | oficiro politikisto militisto ![]() |
Hans Karl von Diebitsch-Sabalkanski (ruse Иван Иванович Дибич-Забалканский; Ivan Ivanoviĉ Dibiĉ-Zabalkanskij; naskiĝinta en Groß Leipe apud Obernigk (ekde 1945 pole Oborniki Śląskie), Prusa Silezio la 13-an de majo 1785, mortinta en Kleszewo apud Pułtusk en Mazovio, kongresa Pollando, satelita ŝtato de la Rusia Imperio, la 10-an de junio 1831) estis germandevena generalo en la Rusia Imperio.
Vivo
Diebitsch estis membro de la berlina Kadetokorpuso kaj ekservis en la la rusia armeo sub caro Paŭlo la 1-a. Ekde 1810 li apartenis al la stabo de feldmarŝalo Ludwig Adolf Peter zu Sayn-Wittgenstein kaj montriĝis sin taŭgega dum la kampanjoj de tiu ĉi korpuso post la invado de Rusio fare de Napoleono Bonaparte.
Sekvante en decembro 1812 la francan Korpuson MacDonald li trafis la prusian helptaĉmenton de la generalo von York. Diebitsch metis siajn trupojn inter ili kaj la MacDonald-oj kaj komencis intertraktoj kun York. Ili memorigu pri pli frua kontaktoj de rusaj militaj guberniestroj de Rigo (generalo von Essen kaj markizo Paulucci) kiuj sukcesis ee muelejo de Poscherun kaj ebligis la t.n. Konvencion de Tauroggen (nun litove Tauragė). York kaj Diebitsch konsentis. Inter la porparolantoj nombriĝis ankaŭ la por la rusoj servanta kolonelo Carl von Clausewitz.
Kiel oficiro de la ĉefa stabo de la kontraŭnapoleonaj aliancanoj Diebitsch eminente partoprenis la kampanjojn de la jaro 1813. Poste li iĝis daŭra akompananto de Aleksandro la 1-a (Rusio) ĉe liaj vojaĝoj (ekz. al la Kongreso de Labako, kaj en 1825 al Taganrog). Ekde 1824 Diebitsch gvidis la imperiestran ĉefan stabon. Dum la Ruso-Turka Milito (1828-1829) li transprenis la ĉefan rolon de Wittgenstein (en 1829) kaj sukcesis transiri la Balkanon, konkeri Varnon kaj fari la packontrakton de Edirne. Caro Nikolao la 1-a, kies plenan konfidon li havis post la malkovro de la Decembrista konspiro, sendis lin post la eksplodo de la Novembra ribelo Berlinon por interparoladoj kun la germanoj.
Kiel ĉefkomandanto (ekde 1829 feldmarŝalo) Diebitsch venkis en 1830 la polajn ribelojn/luktantojn por libereco ĉe la lokoj Grochów kaj Ostrolenka (Ostrołęka). Baldaŭ poste li mortis en milita tendaro pro ĥolero.