Hantos
Hantos [hantoŝ] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Sárbogárd.
Bazaj informoj
- Areo: 37 km²
- koordinatoj: 46° 59′ 42″ N 18° 41′ 56″ O / 46.99500 °N, 18.69889 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 59′ 42″ N 18° 41′ 56″ O / 46.99500 °N, 18.69889 °O (mapo)
- Loĝantaro: 980
- Poŝtkodo: 2435
- Telefonprefikso: 25
Situo
Hantos situas sur ebenaĵo, for de iu ajn ĉefvojo, fervojo aŭ rivero. La urbo Sárbogárd troviĝas 18 kilometrojn for, Dunaújváros je 26 km,, Székesfehérvár je 33 km, kaj Budapeŝto je 79 km.
Historio
Personoj loĝis ĉi-loke jam en la bronzepoko; poste alvenis keltoj kaj romianoj. La unua mencio de la nomo okazis dum 15-a jarcento en formo ""Hantosegyháza". Ankaŭ la turkaj kumanoj vivis tie, ĝuante aŭtonomion kaj ne apartenante al hungara departemento. La turka erao forviŝis Hantos-on kaj la vilaĝo eĉ senhomiĝis.
Vidindaĵoj
- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al (Serpa) Dipatrino de 1773, en 1864 trakonstruiĝis
- kruco de 1851
- kastelo de Batthyány-Zichy-Sennyei [batjAnji-ziĉi-ŝenjei] kun parko el la 18-a jarcento
- nobeldomo de Fiáth el la 19-a jarcento
Famuloj
En la iama Kishantos mortis Ernő Nagy (juristo).