Heimenkirch estas merkata komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Lindau kaj en la distriktaro Ŝvabio de la federacia landoBavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 3559 loĝantojn. Krome la loĝloko apartenas al la historia regiono Algovio. La montoj de la Algoviaj Alpoj ĉie en Heimenkirch imprese videblas ĉe la horizonto, kvankam la komunumo mem jam ne apartenas al la Alpoj, sed al antaŭalpa montetaro. De la komunuma limo al la limo kun Aŭstrio estas 11 kilometroj.