Helmuth Lohner
Helmuth Lohner | |
---|---|
![]() Lohner en 2015 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de aprilo 1933 en Vieno |
Morto | 23-an de junio 2015 (82-jaraĝa) en Vieno |
Tombo | Grinzing Cemetery (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Susanne Cramer (mul) ![]() Elisabeth Gürtler (en) ![]() Karin Baal (mul) ![]() Ricarda Reinisch (en) ![]() ![]() |
Infano | Therese Lohner (en) ![]() ( ![]() ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro televida aktoro televida reĝisoro teatra aktoro filmaktoro filmreĝisoro ![]() |
Helmuth LOHNER (naskiĝinta la 24-a de aprilo 1933 en Vieno, mortinta samloke la 23-an de junio 2015[1]) estis aŭstra aktoro, reĝisoro kaj intendanto.
Vivo
Unuafoje li aktoris publike je la komenco de la 1950-aj jaroj ĉe la teatro en Baden bei Wien. Poste li ludis ĉe Theater in der Josefstadt de 1954-61.
En 1955 li ludis je la unua fojo en filmo (Hotel Adlon de Josef von Baky). Dum la 1950-aj/60-aj jaroj sekvis pluraj distraj filmoj. La ŝanĝiĝema kaj sensiva aktoro famiĝis pro la interpretado de verkoj de Horváth, Schnitzler kaj Nestroy.
Ekde de la 1970-aj jaroj Lohner koncentriĝis je la teatro kaj malantaŭenmetis la filmojn. Ekde 1997 (ĝis 2006) li estis teatrejestro de la Josefstadt-teatro (transpreninte la taskon de Otto Schenk).
Kreiva agado (elekto)
- Teatro (aktorado, reĝisorado): Geschichten aus dem Wienerwald (1967; München), Hamlet (1972; Düsseldorf), König Richard III. (1972; Düsseldorf), Faust (1972; Düsseldorf), Der gute Mensch von Sezuan (1976; Zürich), Der Talisman (1976; Salzburg), Der Kirschgarten (1983; Wien), Jedermann (1990; Salzburg), Tartuffe (1992; Wien), La Belle Hélène (1994; Zürich).
- Aliaj filmoj: Urlaub auf Ehrenwort (1955), Salzburger Geschichten (1956), Der kleine Grenzverkehr (1957), Die schöne Lügnerin (1959), Das Wirtshaus im Spessart (1958), Mein Mann – das Wirtschaftswunder (1960), Mann im Schatten (1960), ... und ewig knallen die Räuber (1962), Hannibal Brooks (1968), Shalom Pharao (1983).