Sangado

Interna hemoragio en okulo

Sangado (medicina faktermino: hemoragio) estas sangelfluo el la sangocirkula sistemo pro vundo aŭ rompiĝo de sanga vaskulo.

Tipoj de hemoragioj

  • Eksteraj hemoragioj: la sango elversiĝas el la korpo post vundotraŭmato.
  • Eksteriĝantaj hemoragio : la elfluo estas ene de la korpo, sed la sango elfluas tra naturaj aperturoj:
Epistakso, tra la nazo,
Otoragio, tra la dukto de la orelo,
Sangvomado, tra la buŝo,
Hemoptisio, sputo de sango el la pulmoj
Hematurio, sango en urino.
ktp
  • Internaj hemoragioj: la sango enfluas en la korpo. Ĝi amasiĝas en histo aŭ organo, estigante hematomon, sub la haŭto (ekimozo), aŭ en interna kavo: hemoperitoneo en la ventro, Hemotorako en la pulmoj aŭ la pleŭro.
Hemoragio pro naza frakturo

Kaŭzoj de hemoragioj

Estigas hemoragiojn:

Denaska: Hemofilio, malsano de Willebrand.
Akirita: Manko de K-vitamino, troaĵo de iaj kuraciloj: kontraŭkoaguloj, aspirino, nesteroidaj kontraŭinflamiloj.

Eksteraj ligoj kaj konsiloj

Pri sangoperdo: konsiloj sur Interreto: