Henri Joseph Anastase Perrotin
Henri Joseph Anastase Perrotin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Henri Joseph Anastase Perrotin | |||||
Naskiĝo | 19-an de decembro 1845 en Saint-Loup | ||||
Morto | 29-an de februaro 1904 (58-jaraĝa) en Nico | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Lycée Louis-Barthou (en) (1857–1863) Scienca Fakultato de Parizo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | astronomo (1873–) helpekzercisto (1865–) vd | ||||
Laborkampo | Astronomio vd | ||||
Aktiva en | Nice Observatory vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Félix Tisserand vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Henri Joseph Anastase PERROTIN (naskiĝis la 19-an de decembro 1845 en Saint-Loup (Tarn-et-Garonne), mortis la 29-an de februaro 1904 en Nico) estis franca astronomo. Laŭ iaj fontoj, lia tria antaŭnomo estus Athanase.
Li komencis sian karieron, kun Guillaume Bigourdan kiel adjunkto de Félix Tisserand en la observatorio de Tuluzo.
En 1880 li iris studi 31 observatoriojn en Eŭropo, laŭ invito de Raphaël-Louis Bischoffsheim por organizi la observatorion de Nico, kies la unua direktoro li iĝis[1] en 1884, ĝis sia morto en 1904.
Li faris observojn de Marso kaj provis determini la rotacian periodon de Venuso. Li kalkulis ankaŭ la perturbojn de la orbiton de 4 Vesta.
En la astronomia literaturo li estas menciita jen kiel Henri Perrotin jen kiel Joseph Perrotin. En la Minor Planet Center li estas menciita kiel "J. Perrotin".
Honoroj
Oni donis lian nomon al:
- La marsa kratero Perrotin
- La asteroido 1515 Perrotin[2],