Henrietta GODOLPHIN (dukino de Marlborough) (n. la 19-an de julio1681, m. la 24-an de oktobro1733) estis angla nobelino kaj filino de John Churchill (1-a duko de Marlborough) kaj Sara Churchill (dukino de Marlborough).
En 1689 ŝi edziĝis al Francis Godolphin (2-a grafo de Godolphin). Ŝi iĝis vicgrafino Rialton en 1706, kiam ŝia bopatro ricevis la rangon "grafo de Godolphin"; kaj en 1712, post ties morto, grafino de Godolphin, kiam ŝia edzo heredis la titolon de grafo.
En 1706 la angla parlamento promulgis statuton per kiu filinoj de la 1-a duko de Marlborough rajtus heredi lian rangon. Tiel, kiam la duko mortis en 1722, Henrietta iĝis dukino de Marlborough.
Ŝi mortis la 24-an de oktobro 1733; la 9-an de novembro ŝi entombiĝis en Abatejo Westminster. Post ŝia morto ŝia nevo Charles Spencer heredis la titolon Duko de Marlborough.
Ŝi havis kvin idojn:
William (n. ĉirkaŭ 1700, m. seninfane 1731)
Henry (n. ĉirkaŭ 1700)
Margaret (n. ĉirkaŭ 1703)
Henrietta (m. 1776), kiu edziĝis al la brita ĉefministro Thomas Pelham-Holles (1-a duko de Newcastle)
Mary (1723-1764), kiu edziĝis al Thomas Osborne (4-a duko de Leeds), kaj kies patro onidire estis William Congreve.