Hermano kaj Doroteo

Hermano kaj Doroteo
Hermano kaj Doroteo
Hermano kaj Doroteo
Aŭtoro Johann Wolfgang von Goethe
Eldonjaro 1911
Urbo Magdeburgo
Eldoninto Centra Eldonejo
Paĝoj 86
vdr

Hermano kaj Doroteo (germane Hermann und Dorothea) estas eposo idilia de la germana verkisto Johann Wolfgang von Goethe. Ĝi unuafoje estas eldonita en 1798 kaj estas konsiderata unu el la gravaj verkoj el la mondliteraturo.

En 1911 aperis traduko esperantlingva fare de Benno Küster ĉe Centra Eldonejo (Central-Verlag) en Magdeburgo.[1] Dua eldonaĵo estas publikigita en 1922 ĉe eldonejo Ferdinand Hirt & Sohn en Lepsiko, kiel unua volumo de la serio "Internacia Mondliteraturo". Ĝi estis Kronita verko de la Akademio.

Recenzoj

Citaĵo
 Küster certe mem pruviĝis poeto Esperantigante tiun verkon. 
— 1911, Johannes Dietterle, Antaŭparolo de Hermano kaj Doroteo; Enciklopedio de Esperanto
Citaĵo
 Poezia romano de Goethe, unu el la plej artaj kreaĵoj de l' granda germana verkisto. La traduko valoras tiun de grekaj aŭ latinaj eposoj jam faritaj kaj donas fidelan rebrilon de l' originalo. 
— 1911, Historio de Esperanto I, paĝo 333
Citaĵo
 La tradukinto de tiu ĉi idilio de Goethe prenis sur sin taskon ambician. La prezento de ia klasika poemo en alia lingvo ĉiam estas herkulesa entrepreno. Certe multe de la versoj en tiu ĉi traduko estas belsonaj, tamen ni ne povas diri, ke ĝi plene plaĉas al ni. Ni rimarkis, ke la vorto “nun” ĉiam saltetas en la versojn ne nur nenecese sed preskaŭ senmotive, kvazaŭ ĝi volas trudi sin sur la atenton de la leganto. Sur p. 61 troviĝas “elĉerpi” (angle: exhaust), kie kutime oni diras “ĉerpi” (to draw water, etc.) La traduko certe meritas la atenton de diletantoj ĉe la poezio. 
— P.J.C.La Brita Esperantisto - Numero 084, Decembro (1911)

Referencoj

  1. Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4088, paĝo 364

Eksteraj ligiloj