Hexe Lilli (televida serio)
Hexe Lilli / Lilly The Witch | |
---|---|
televida serio • televida programo | |
Origina lando | Germanio, Kanado, Francio Britio |
Lingvo(j) | produktita anglalingve laŭ germanlingva libra originalo |
Amplekso | |
Sezonoj | 2 |
Epizodoj | 26 |
Daŭro sen reklamoj | 22 |
Produktado | |
Produktisto(j) | Westdeutscher Rundfunk (WDR), Kolonjo |
Elsendo | |
Unua elsendo | 7-a de septembro 2004 |
Eksteraj ligiloj | |
ĉe IMDb | |
Hexe Lilli (germane) respektive Lilly the Witch (angle) estas serio de desegnofilma televida serio kunproduktita en Germanio, Kanado, Francio kaj Britio, pri "sorĉistino Lili" - knabino de la 3-a respektive 4-a lerneja klaso kiu iĝas sorĉistino kaj travivas multajn aventurojn. La serio baziĝas je la origine germanlingvaj porinfanaj libroj "Hexe Lilli" de la verkisto Knister. Krom en televidaj kanaloj, la unuopaj epizodoj ankaŭ videblas per vidbendoj kaj lumdiskegoj.
Enhavo
Lilli, knabino de la 3-a respektive 4-a lerneja klaso, trovas sorĉolibron kaj kun ĝi la drakon "Hektor". Ŝi iĝas sorĉistino, amikiĝas kun la drako, la paro travivas multajn aventurojn kaj vojaĝas tra diversaj historiaj epokoj. Ekzemple ili esploras la sovaĝan okcidenton de Ameriko, la landon de la normanoj, de la vikingoj, de la dinosaŭroj, de fabeloj kaj aliajn lokojn. En mezepoka Anglio ili renkontas la heroon Robin Hood, en la ŝtonepoko la knabon Garg kaj aliajn kavernulojn, kaj en antikva Egiptio esploras piramidon.
Tradukoj al aliaj lingvoj
La desegnofilma serio tradukiĝis al pluraj pliaj lingvoj. Parte la nomo de la heroino adaptiĝis, ekzemple hispane ŝi nomiĝas Kika Superbruia, france simple Lili kaj pole Lilli czarodziejka.
Kinejaj filmoj
Enhave sendepende, en februaro 2009 publikiĝis la kineja filmo Hexe Lilli - Der Drache und das Magische Buch ("la drako kaj la magia libro") kaj en februaro 2011 la dua kineja filmo Hexe Lilli – Die Reise nach Mandolan ("la vojaĝo al [fantazia barata regno] Mandolan"). Kontraste al en la televida serio, en la kinejaj filmoj aktoras veraj homoj, kaj nur la drako Hektor estas komputile animigita.
Epizodoj
# | Germanlingva titolo | Esperantlingva traduko | Kontinua numero | ||
---|---|---|---|---|---|
01 | Lilli und der wilde Westen | L. kaj la Sovaĝa Okcidento | 01 | ||
02 | Lilli im Märchenland | L. en la fabela lando | 02 | ||
03 | Lilli in der Steinzeit | L. en la ŝtonepoko | 03 | ||
04 | Lilli in Atlantis | L. en Atlanto | 04 | ||
05 | Lilli im Dinoland | L. en la lando de dinosaŭroj | 05 | ||
06 | Lilli und die geheimnisvolle Mumie | L. kaj la mistera mumio | 06 | ||
07 | Lilli und das Ungeheuer von Loch Ness | L. kaj la monstro de Loch Ness | 07 | ||
08 | Lilli und Herkules | L. kaj Herkulo | 08 | ||
09 | Lilli und die Rieseninsekten | L. kaj la gigantaj insektoj | 09 | ||
10 | Lilli und die Wikinger | L. kaj la vikingoj | 10 | ||
11 | Lilli und Robin Hood | L. kaj Robin Hood | 11 | ||
12 | Lilli im Regenwald | En la tropika praarbaro | 12 | ||
13 | Lilli und Leonardo | L. kaj Leonardo | 13 | ||
# | Germanlingva titolo | Esperantlingva traduko | Kontinua numero | ||
---|---|---|---|---|---|
01 | Lilli und König Artus | L. kaj Reĝo Arturo | 14 | ||
02 | Lilli und Kolumbus | L. kaj Kolumbo | 15 | ||
03 | Lilli und die drei Musketiere | L. kaj la tri muskedistoj | 16 | ||
04 | Lilli und der Zauberkünstler | L. kaj la sceneja sorĉisto | 17 | ||
05 | Lilli und der Goldrausch | L. kaj la orimpetego | 18 | ||
06 | In acht Tagen um la Welt | En ok tagoj trans la mondon | 19 | ||
07 | Lilli und der Meisterdetektiv | L. kaj la majstra detektivo | 20 | ||
08 | Lilli in Hollywood | L. en Hollywood | 21 | ||
09 | Lilli im Koboldland | L. en la lando de koboldoj | 22 | ||
10 | Lilli und Frankensteins Monster | L. kaj la monstro de Frankenstein | 23 | ||
11 | Lilli und der chinesische Drache | L. kaj la ĉina drako | 24 | ||
12 | Lilli wird Piratin | L. iĝas piratino | 25 | ||
13 | Lilli fliegt zum Mond | L. flugas al la luno | 26 | ||
Eksteraj ligiloj
- Hexe Lilli en Interreta filma datumbazo (angle)
- Hexe Lilli en la retejo de la germanlingva porinfana televida kanalo[rompita ligilo] KiKA