Hiperoliedoj
La Hiperoliedoj aŭ laŭ la latina scienca nomo Hyperoliidae, estas granda familio de mal- al mez-grandaj, brilkoloraj ranoj kiu enhavas pli ol 250 specioj en 19 genroj. Dekdep genroj estas indiĝenaj de sub-Sahara Afriko.[1] Aldone, la monotipa genro Tachycnemis loĝas en la Sejŝeloj, kaj la genro Heterixalus (nune 10 specioj) estas endemia de Madagaskaro.
Hiperoliedoj gamas el 1.5 al 8 cm en korpolongo. Multaj specioj havas fajnan, brilbildan haŭtaĵon kiu preskaŭ aspektas emajlaj.[2]
Plej hiperoliedoj estas arboloĝantaj, sed kelkaj estas surteremaj, inklude kelkajn speciojn de la genro Kassina kiuj moviĝas perpiede aŭ kuranta pli ol saltante. Dietoj varias amplekse, kun ekzemploj kiaj Tornierella, kiu specializiĝas en helikoj, kaj Afrixalus fornasini, la nura surtera rano konata kiu predas ovojn de aliaj specioj de anuroj.
La reproduktado en tiu familio ekas starte de la pluvsezono, kiam hiperoliedoj kongregacias je reproduktejoj. Plej hiperoliedoj demetas siajn ovojn en akvo, kvankam ŝaumonestumado, arbotrua reproduktado, kaj ovodemetado en vegetaĵaro super akvo estas konataj konduteroj.[2] Afrixalus konstruas foliajn nestojn por siaj ovoj, per faldado kaj gluado de bordoj de folioj. Ranidoj estas flakotipaj larvoj kun grandaj dorsaj naĝiloj sur siaj vostoj.
Oni ne konas fosiliojn de hiperoliedoj.
Referencoj
- ↑ Shiotz, 1999
- ↑ 2,0 2,1 Zweifel, Robert G.. (1998) Cogger, H.G.: Encyclopedia of Reptiles and Amphibians. San Diego: Academic Press, p. 100–101. ISBN 0-12-178560-2.
Bibliografio
- Schiotz, A. 1999. Treefrogs of Africa. Edition Chimaira, Frankfurt, ISBN 3-930612-24-0
- Burton, R.; Burton, M. (2002). "Reed frogs" (PDF). Marshall Cavendish International Wildlife Encyclopedia. Volume 15 (3a eld.). Marshall Cavendish. pp. 2146–2147. ISBN 978-0-7614-7266-7. [1] Arkivigite je 2012-02-29 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
- African Tree Frogs Herpetology (bildoj) Arkivigite je 2006-03-30 per la retarkivo Wayback Machine
- Hiperoliedoj, informaro