Hobøl estas vilaĝo de Norvegio. Ekde la komenco de 2020 ĝi apartenas al la komunumo Indre Østfold kaj kun la komunumo membriĝis en la tiam same novkreita provinco Viken, kiu ekzistis ĝis 2023. Ĝis la fino de 2019 la loĝloko estis memstara komunumo en la historia provinco Østfold, kiu en 2024 estis restarigita. Fine de 2016 en la komunumo vivis 5 382 loĝantoj.