Hokkaido Consadole Sapporo

la stadiono

Hokkaido Consadole Sapporo (japane 北海道コンサドーレ札幌, latinliterigo laŭ sistemo Hepburn Hokkaidō Konsadōre Sapporo) aŭ malpli longe Consadole Sapporo estas japana profesia klubo de piedpilkado (futbalo). La unua vira teamo de 2017 apartenas al la 1-a divido de la Japana Ligo, post kiam jam en 2001, 2002, 2008 kaj 2012 ĝi apartenis al la 1-a divido, kaj krome ekde 1999 apartenis al la 2-a divido. Ĝi havas sian sidejon en la samnoma urbo Sapporo, ĉefurbo de la insulo kaj gubernio Hokajdo kaj de la subgubernio Iŝikari. La kluba nomo "Consadole" [konsaDOle] estas farita el imagita pseŭdo-"hispana" vorto consado, reverso de la japana vorto Dosanko (道産子, kun la signifo "loĝantoj de Hokajdo") kaj la hispana jubila ekkrio ¡ ole ! ("hura !").

Iuj futbalistoj de la klubo

Vidua ankaŭ

Eksteraj ligiloj