Homorod (Brașov)
Homorod | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Brașov | ||
Alinome | Homoród hungare, Hamruden germane | ||
Iama hungara departemento | Nagy-Küküllő (reĝa departemento) | ||
Situo | 46° 3′ N, 25° 17′ O (mapo)46.04166666666725.280555555556Koordinatoj: 46° 3′ N, 25° 17′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 453 m | ||
Poŝtkodo | 507105 | ||
Homorod (hungare Homoród, germane Hamruden) estas komunumo en Rumanio, oriente de Rupea.
En 1910 ĝi havis 1 490 loĝantojn (germanoj, rumanoj, ciganoj, hungaroj); en 1992 1 452 (rumanoj, 24 % da hungaroj, 11 % da ciganoj, 4 % da germanoj). Ĝia unua skriba mencio estas ĉirkaŭ 1400. Ĝi estis libera saksa vilaĝo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő).
Ĉirkaŭ la evangelia-luterana preĝejo (13-a jarcento) estas forta kampara fortikaĵo kun du muroj, konstruita en la 15-a kaj 16-a jarcentoj. Ĝi neniam estis konkerita.
Sudoriente de la komunumo troviĝas banejo (Băile Homorod / Honterusbad / Homoródfürdő). Oni ne konfuzu ĝin kun Băile Homorod en distrikto Harghita, ĉ. 40 km nord-oriente.
Administre apartenas al ĝi Jimbor kaj Mercheașa.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)