La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1438.
Al la 1-a de januaro2007 Horní Bludovice estis elprenita el distrikto Frýdek-Místek kaj aligita al distrikto Karviná. Sed el vidpunkto de juĝa sistemo la municipo plu restis en agado de Distrikta juĝejo en Frýdek-Místek.
En la vilaĝo ne troviĝas trajnstacio, funkcias ĉi tie aŭtobusa transporto. El Havířov veturas urba amasa transporto kaj ankaŭ interurbaj linioj de ČSAD Havířov - plej ofte ĝis Frýdek-Místek aŭ Dolní Domaslavice.