Hrabůvka (Ostrava)
- Estas ankaŭ Hrabůvka.
Hrabůvka | |
germane Neuen Grab | |
municipa parto | |
Strato Na Obecní en Hrabůvka
| |
Oficiala nomo: Hrabůvka | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Ostrava-urbo |
Municipo | Ostrava |
Historia regiono | Moravio |
Parto de | Ostrava-Sudo |
Tipo de parto | Loka parto |
Konata loko | Preĝejo de Sankta Maria |
Rivero | Ostravice |
Situo | Hrabůvka |
- koordinatoj | 49° 47′ 19″ N 18° 15′ 36″ O / 49.78861 °N, 18.26000 °O (mapo) |
Unua skribmencio | 1392 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo de Hrabůvka enkadre de Ĉeĥio
| |
Hrabůvka enkadre de Moraviasilezia regiono
| |
Vikimedia Komunejo: Hrabůvka | |
Portalo pri Ostrava |
Hrabůvka (germane Neuen Grab) estas historia municipo en Ĉeĥio troviĝanta sur teritorio de la statuta urbo Ostrava. Nuntempe ĝi kreas lokan parton de urboparto Ostrava-Sudo. Ĝia katastra teritorio havas areon 428,48 ha kaj en ties okcidenta parto troviĝas la norda parto de surkonstruita loko de la ostrava loka parto Bělský Les. Vivas ĉi tie 28 118 loĝantoj (2021).
Historio
La unua skribmencio estas el la jaro 1392, kiam olomouca episkopo Mikolao konfirmis al edzino de sia marŝaleto Jošt z Volfsberku doton 150 hrivnoj de pojara lupagon el vilaĝo Nová Bělá. Se io mankus, alpagus tion la patro de Jošt el sia bieno en Nová Hrabová (la nuna Hrabůvka). La nomo pase de tempo evoluis, en la jaro 1395 estas menciata Nová Hrabová (Nouam Graboniam), en la jaro 1408 Nová Hrabůvka (Hrabowka Nova), en la jaro 1437 Hrabůvka (Hrabuowka Parva), en la jaro 1444 Hrabůvka (Klein Hrabowa). La municipo havis ekskluzive agrikulturan karakteron. Krom kulturado de fruktoj kaj bredado de brutaro la loĝantoj okupiĝis per fiŝlagaferoj. En la jaro 1775 estas ĉi tie dokumentitaj 17 fiŝlagoj, en la 30-aj jaroj de la 19-a jarcento poste 7 fiŝlagoj.
Industria evoluo de Moravia Ostrava, precipe konstruado de Vítkovica ferfabriko kaŭzis malfluso de plimulto de viroj, kiuj postlasis la agrikulturon kaj trovis laboron en iu el la ostravaj uzinoj. Kreskanta nombro de loĝantoj eldevigis plialtigon de nombro de loĝdomoj por laboristoj. Tiel estiĝis en la jaroj 1921-1923 Jubilea kolonio kreita de unuetaĝaj dometoj kun interna korto. Sume ĉi tie estis 605 loĝejoj.
Origine la municipo estis alparoĥigita kaj allernejigita al Paskov, pli poste (ekde la jaro 1780) al Hrabová. La municipa bazlernejo estiĝis en la jaro 1873. Pastra administracio mem estis destinita en la jaro 1910, kiam estis finkonstruita preĝejo de Rozaria Sankta Maria (la nuna preĝejo de Sankta Maria, reĝino de sankta rozario). Antaŭ la preĝejo troviĝis statuo de sankta Floriano el la jaro 1763. Tiu ĉi statuo estas hodiaŭ sur Placo de Masaryk.
Hrabůvka estis aligita al Moravia Ostrava en la jaro 1924.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 583 |
1880 | 796 |
1890 | 1 502 |
1900 | 2 312 |
1910 | 3 032 |
1921 | 3 005 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 5 155 |
1950 | 5 346 |
1961 | 10 581 |
1970 | 30 473 |
1980 | 38 810 |
1991 | 36 070 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 31 555 |
2011 | 28 733 |
2021 | 28 118 |
Fotogalerio
-
Strato Jubilejní
|