Hubara_otido
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() Natura vivejo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Koluma otido, Sahara otido aŭ Hubara otido (Chlamydotis undulata) estas granda birdo de la familio de Otidedoj de la ordo Otidoformaj. La Azia iama subspecio estas nun konsiderata kiel aparta specio, nome Makkvina otido, Chlamydotis macqueenii. Ili estas la ununuraj vivantaj membroj de la genro Chlamydotis .
Disvastiĝo
Ĝi reproduktiĝas en la Kanaria Insularo kaj norda Afriko. La dividolimo inter la du specioj estas la duoninsulo Sinaja. La Koluma otido estas loĝanta birdo en sia teritorio. Estas tri klare diferencaj subspecioj: Ch.u. fuertaventurae, endemio de Kanaria Insularo; Ch.u. undulata, en Nordafriko el Maroko ĝis Egiptio kaj iama subspecio Ch.u. macqueenii aŭ pli bone dirite Ch. macqueenii en Azio el Mezoriento ĝis Mongolio.
La kanaria subspecio reproduktiĝas en la tri okcidentaj insuloj (Lanzarote, Fuerteventura kaj La Graciosa); ŝajne pasintece ankaŭ en la du plej grandaj insuloj Gran Canaria kaj Tenerife. Ĉiukaze temas pri endanĝerigita specio aŭ raso de nur ĉ. 500 birdoj. Homa agado -ĉasado, kaprobredado, montopadoj, ktp- malpliigas la populacion. La lastajn jarojn iomete haltiĝis ties malpliigo ĉefe en insulo Lanzarote.
Tiu specio reproduktiĝas en ebenaj dezertoj kaj aliaj tre sekegaj ŝtonaj aŭ sablaj zonoj. Foje en tritikokampoj aŭ aliaj terkulturejoj, ĉefe somere.
Aspekto
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ec/Chlamydotis_undulata_-Tao%2C_Lanzarote%2C_Canary_Islands%2C_Spain-8.jpg/240px-Chlamydotis_undulata_-Tao%2C_Lanzarote%2C_Canary_Islands%2C_Spain-8.jpg)
Koluma otido estas iom pli ol 60 cm longa kun enverguro de 140 cm kaj pezo de ĝis 3 k la maskloj. Ĝi estas pli granda ol Malgranda otido kaj pli malgranda ol Granda otido. Ĝi estas brunflava supre kaj blanka sube, kun nigra strio laŭlonge kaj ambaŭflanke de la longa kolo -ĉefe la masklo-. La cetero de la kolo kaj gorĝo estas griza. Dumfluge la longaj flugiloj montras grandajn brunajn kaj nigrajn partojn kontraste kun blanka parto -ne tiom granda kiom en Granda kaj Malgranda otidoj- ĉe flugilbazo. Koluma otido estas iome pli malgranda kaj malhela ol Makkvina otido, Chlamydotis macqueenii.
Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la femalo estas pli malgranda kaj griza sube. Laŭ voĉo tiu birdo estas preskaŭ silenta.
Kutimoj
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fd/Chlamydotis_undulata_MHNT.ZOO.2010.11.71.7.jpg/220px-Chlamydotis_undulata_MHNT.ZOO.2010.11.71.7.jpg)
Ili estas solecaj dum reproduktado kaj sociaj en aliaj epokoj.
Kiel aliaj otidoj, tiu specio organizas specialan pariĝadan ceremonion per gonflado kaj montrado de blanka plumaro ĉefe de kapo kaj gorĝo dum ili subenkaŝas la kapon kaj solene promenadas cirkle aŭ surloke.
La ino demetas 2 ĝis 4 ovojn surgrunde protektite de herbo. Kovado daŭras ĉ. 24 tagojn.
Tiu palearktisa specio estas ĉiomanĝanta, ĉefe semojn, insektojn -saltuloj- kaj aliajn etajn bestetojn -lacertoj kaj serpentoj-.
Referencoj kaj ligoj
- Taxonomic recommendations for British birds Arkivigite je 2018-12-16 per la retarkivo Wayback Machine (PDF format).
Eksteraj ligiloj
|