ISO 3166-2:HR estas subaro de la normo ISO 3166-2 rilate Kroation. La kodojn havas la ĉefurbo kaj 20 administraj unuoj. Tian unuon, kroate nomatan županija (hungareispánság kaj germaneGespanschaft), en la esperantlingva Vikipedio oni kutime tradukas kiel "provincoj". Ĉiu kodo konsistas el du partoj, apartigitaj per streketo. La unua estas HR, la ISO 3166-1 dulitera (alpha-2) kodo de Kroatio. La dua parto estas du ciferoj.
mapo de Kroatio kun la nombraj kodoj por la provincoj de Kroatio, la dua parto de la ISO-kodo (en unuciferaj provincaj nombroj por la ISO-kodo antaŭmetiĝas nulo).