La hispana kaj antaŭe ankaŭ oficiala nomo de la urbo estas Ibiza. Laŭ la Leĝo pri lingva normaligo de la Balearaj insuloj okazis en 1979 la alinomado al la kataluna nomo Eivissa. La indiĝena katalunlingva loĝantaro nomas per Eivissa plej ofte la insulon kaj nomas la urbon simple Vila. Internacie estas uzata plej ofte la nomo Ibiza.