Ilieni
![Temas pri...](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/72/Disambig.svg/20px-Disambig.svg.png)
Ilieni / Illyefalva / Eliasdorf | |
---|---|
![]() | |
Vilaĝo | |
komunumo en Rumanio | |
Lando | ![]() |
Distrikto | ![]() |
Loĝantaro | 2 181 (en 2021) |
Ilieni [iljenj] (hungare Illyefalva ijefalva germane Eliasdorf) estas komunumo en Rumanio sude de Sfântu Gheorghe. Ĝi estas parto de la distrikto Covasna. Administre apartenas al ĝi Dobolii de Jos, Sâncraiu. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 2 181 loĝantoj.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 1 360 loĝantojn (hungaroj), en 1992 996 (98% hungaroj).
Historio
Je ĝia unua skriba mencio en 1332 ĝi estis ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék). Mór Jókai kaj Kálmán Mikszáth verkistoj estis deputitoj de la komunumo en la parlamento de Hungario.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Gravaj personoj
- Zsigmond Imreh (26-a de septembro 1900 – Miskolc, 23-a de marto 1965: pentristo.
- Jozefa Pályné Ecsedi; Etsedi (1795 – Kolozsvár, 24-a de majo 1827): kantistino-aktorino.
- György Révay (28-a de aprilo 1878 – ?): operetkomponisto.
Eksteraj ligiloj
- Administracia mapo de distrikto Arkivigite je 2009-01-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Mapo de distrikto Arkivigite je 2006-11-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Fizografia mapo de distrikto Arkivigite je 2006-06-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2016-03-08 per la retarkivo Wayback Machine