Ĝis la 1-a de julio 2009 la urbo estis la administra centro de samnoma komunumaro, germane nomata Verwaltungsgemeinschaft Ilsenburg: tiam la du aliaj membraj komunumoj, Darlingerode kaj Drübeck, integriĝis en la urbon kaj la antaŭa komunumaro ĉesis ekzisti. Geografie, Ilsenburg apartenas al la mezalta montaro Harco.