Imre Dimény
Imre Dimény | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de aŭgusto 1922 en Comolău |
Morto | 15-an de marto 2017 (94-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Infano | Judit Dimény (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto universitata instruisto ![]() |
Imre DIMÉNY [dimEnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dimény Imre estis hungara agronomo, politikisto, ministro, instruisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1990).
Imre Dimény [1] naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1922 en Rumanio, en Transilvanio, en Comolău.
Biografio
Imre Dimény devenis el la hungara minoritato en Rumanio. Li frekventis ĉeflernejon kaj akademion en Kolozsvár (tiutempe apartenanta al Hungario). Post la 2-a mondmilito li restis en resta parto de Hungario. Li eklaboris en Nagyléta, poste en Berettyóújfalu. En 1951 li ekhavis postenon en ministerio pri agrikulturo. Baldaŭe li havis karieron ankaŭ en la unusola partio. Inter 1967-1975 li estis ministro pri agrikulturo, poste li ekinstruis en la ĉeflernejo en Budapeŝto, li estis eĉ rektoro. Li ricevis premiojn inter 1986-2007.
Verkaro (elekto)
- A gépesítés ökonómiája a mezőgazdaságban (1971)
- A kertgazdaság vállalati alapjai (1983)
- A mezőgazdaság sikeressége a 60-as, 70-es években (2005)