Imre Fényes
Imre Fényes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de julio 1917 en Kötegyán |
Morto | 13-an de novembro 1977 (60-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 34/2-1-18 ![]() |
Lingvoj | hungara |
Loĝloko | Hungario |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Francisko-Jozefo (–1943) ![]() |
Okupo | |
Okupo | fizikisto ![]() |
Imre Fényes [fEnjeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fényes Imre estis hungara fizikisto, profesoro. Lia praulo estis Elek Fényes.
Imre Fényes [1] naskiĝis la 29-an de julio 1917 en Kötegyán. Li mortis la 13-an de novembro 1977 en Budapeŝto.
Biografio
Imre Fényes frekventis universitatojn en Budapeŝto, Debrecen, Kolozsvár. En la lasta urbo li doktoriĝis en 1943. Samloke depost la 2-a mondmilito li estis institutestro. Inter 1950 kaj 1953 li estis katedrestro kaj docento en Universitato de Debrecen. Ekde 1953 li instruis en Scienca Universitato Eötvös Loránd, kie li denove ricevis la rangon universitata profesoro en 1960. En 1959 li doktoriĝis el fizikaj sciencoj. Li okupiĝis precipe pri termodinamiko.
Elektitaj publikaĵoj
- Az atom hullámmechanikai és statisztikus elméletének kapcsolata (1943–44)
- Zur wellenmechanischen Herleitung des statistischen Atommodells (1945, 1948)
- A termodinamika alapjai (Fundamentoj de la termodinamiko), (1952)
- A termodinamika mozgásegyenleteinek integrálása (ruse, 1958)
- Termosztatika és termodinamika (1968)
- Modern fizikai kisenciklopédia (1971) - kompilanto
Memorigiloj
- principo Helmholtz-Fényes