Imre Szapolyai
Imre Szapolyai | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | informo mankas en nekonata valoro | ||||
Morto | 12-an de septembro 1487 en nekonata valoro | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Zápolya vd | ||||
Patro | Vladislao Zápolya vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | militestro politikisto vd | ||||
| |||||
Banuso de Kroatio, Slavonio kaj Dalmatio | |||||
Dum | 1464-1465 | ||||
Antaŭulo | Pavao Špirančić | ||||
Sekvanto | Ivan Thuz of Lak | ||||
Hungara palatino | |||||
Dum | 1486–1487 | ||||
Antaŭulo | Michael Ország | ||||
Sekvanto | (ofico vaka; poste:) Stefano Zápolya, lia frato | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Barono Imre (Emeriko) SZAPOLYAI [sapojai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szapolyai Imre (pri naskiĝo ĉiuj informoj mankas; mortis la 12-an de septembro 1487) estis hungara magnato, palatino, banuso. Liaj fratoj estis Miklós Szapolyai kaj István Szapolyai.
Biografio
Imre Szapolyai komence estis sekretario de János Hunyadi. Tiu posteno estis bona starto al la baldaŭa kariero. En 1458 li ricevis signifan postenon en komercado de saloj. En la sekva jaro li jam apartenis al kortumo de Matiaso la 1-a (Hungario), samtempe li ricevis bienon en Tokaj. En 1464 li iĝis banuso de Kroatio kaj Slavonio, krome guberniestro de Bosnio. En la sekva jaro tiuj postenoj ŝanĝiĝis al departementestro de Szepes. En 1467 li partoprenis en ribelo en Transilvanio. en 1471 li aliĝis al komploto de János Vitéz, tamen li ĉiam ricevis amnestiojn. En 1486 li estis elektita palatino.