Informa Socio
La termino informa socio priskribas socion baziĝantan sur informaj kaj komunikaj teknologioj. La procezo de interplektiĝo de tiuj teknologioj kun ĉiuj areoj de homa vivo karakterizas postindustriisman kaj postmodernisman socion tipan por la plej multaj modernaj industriiĝintaj ŝtatoj de la mondo. La termino ne estas strikte difinita kaj ofte uziĝas kune, multfoje sinonime, kun la termino "scia socio". Ĉu la nunan socion pli bone karakterizas la unua aŭ dua termino, aŭ ambaŭ, estas demando pridisputebla.
Literaturo
- «Pri la neeblo de orientiĝo en la "televida kaj interreta socio"», germanlingva doktoriga tezo de Matthias M. Schönberg, Universitato Flensburg, Germanio, marto 2003 - formato PDF, 266 paĝoj, 2,35 MB Arkivigite je 2011-01-24 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
- Manuel Castells, sociologo aparte dediĉita pri esploroj de la informa socio.
- Telekomunikado