Insulo Attu
Insulo Attu | ||
---|---|---|
NASA Geocover 2000 satelita bildo | ||
insulo | ||
Akvejo | Pacifika oceano | |
Insularo | Insuloj Near | |
Geografia situo | 52° 50′ N, 173° 11′ O (mapo)52.833333333333173.18333333333898Koordinatoj: 52° 50′ N, 173° 11′ O (mapo) | |
| ||
Areo | 896 km² | |
Plej alta loko | Attu Mountain 898 m | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
Ĉefa loko | Attu Station | |
Mapo de la Okcident-Aleutoj / 1 - Attu | ||
Attu estas la plej granda kaj okcidenta insulo de la arkipelago de la insuloj Near, igante ĝin la plej okcidenta teritorio de la insuloj Aleutoj, de Alasko. La stacio de Attu, la sola loĝata areo de la insulo, troviĝas je 52°51' en norda latitudo, 173°11' orienta latitudo, unu el la plej okcidentaj punktoj de Alasko (kaj Usono).
La insulo troviĝas je 1.700 km de la kontinenta Alasko, kaj je 1.200 km nordoriente de la plej suda punkto de la Kurilaj insuloj, en Rusio. Attu mezuras 32 km longe kaj 56 km larĝe, entute 892,795 km². La loĝantaro en 2000 estis 20 personoj, ĉiuj en la stacio de Attu.