Interna Aŭstrio
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c7/Bindenschild_Privilegium_maius_1512.svg/75px-Bindenschild_Privilegium_maius_1512.svg.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/66/Austria-Hungary_map.svg/350px-Austria-Hungary_map.svg.png)
Interna Aŭstrio, germane Innerösterreich, estas sumiga nomo por la historiaj aŭstriaj lando(parto)j sude de la Semmering-pasejo, tio estas (kun referencnumeroj al la mapo):
- Duklando Stirio, Herzogtum Steiermark (12),
- Duklando Karintio, Herzogtum Kärnten (3),
- Duklando Karniolo, Herzogtum Krain (4) kaj
- Aŭstria Marbordo, Küstenland (7), konsistanta el
La nomo distingas tiujn teritoriojn disde Supra kaj Malsupra Aŭstrio, Tirolo kaj Antaŭa Aŭstrio. Ĝi ekzistis kiel politika unuo sekve de pluraj habsburgaj heredo-dividoj dum 1379/1411–1457 kaj 1564–1619. Ĉefurbo estis Graz. La unua Habsburgo kiu rezidis en Graz estis arkiduko Ernesto la Fera, reganto de Interna Aŭstrio.