Internacia asocio de franclingvaj urbestroj
Internacia asocio de franclingvaj urbestroj | ||
---|---|---|
asocio | ||
Komenco | 1979 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Internacia asocio de franclingvaj urbestroj (franclingve: Association internationale des maires francophones) estis kreita en 1979, kun 20 fondintaj urboj, per la initiato de la urbestroj de Parizo kaj Kebeko, Jacques Chirac kaj Jean Pelletier.
Celo
La asocio kunigas kaj establas rilatojn inter la urbestroj kaj estroj de la ĉefurboj kaj metropoloj kie la franca lingvo estas la oficiala lingvo. Ĝi celas faciligi la efektivigon de projekto, la komunikiĝo de laboro kaj konoj, provizante internacian podion por la franclingvaj urboj.
La prezidanteco
- La prezidanteco de la asocio estas farita de la urbestroj de Parizo :
- 1979-1995 : Jacques Chirac
- 1995-2001 : Jean Tibéri - Jacques Chirac estas honora prezidanteco
- 2001- ... : Bertrand Delanoé
Evoluigo
La asocio estas la ilo de la Internacia Organizaĵo de la Franclingvio por la malcentrigita kunlaboro. En 2007, ĝi enhavas 166 urbojn el 46 landoj. Ĝi decidis en 2004 ĝia malfermo por la naciaj asocioj de urboj, kiuj povas akiri la statuson de observantoj, kaj maksimumigi la nombron de urboj po lando al 10.
Eksteraj ligiloj
- oficiala ttt-ejo (franclingve)