Internacia evoluigo
Internacia evoluigo aŭ internacia disvolvado estas larĝa koncepto kiu rilatas al la ideo ke socioj kaj landoj havas malsamajn nivelojn de ekonomia aŭ homa evoluo sur internacia skalo. Ĝi estas la bazo por internaciaj klasifikoj kiel 'evoluigita lando', 'evoluiĝanta lando' kaj 'malpli evoluigita lando' aŭ 'malplej evoluigitaj landoj' kaj bazo por praktiko kaj esplorado kiu diversmaniere okupaĝas pri internaciaj evoluprocezoj. Estas, tamen, multaj skoloj kaj opinioj pri kiuj estas la ĝustaj trajtoj kiuj konsistigas la "evoluigon" de iuj landoj.
"Internacia evoluigo" diferencas de la simpla koncepto de "evoluado". Dum la ĉi lasta, el plej baza interptretado, indikas simple la ideon de ŝanĝo tra tempo, la termino 'internacia evoluigo' pluevoluis en uzado por referenci al klara kampo de praktiko, industrio kaj esploro; temoj de universitataj kursoj kaj profesiaj klasifikadoj. Ĝi restas proksime ligita al aro de institucioj—precipe la institucioj de Bretton Woods kiuj ekestiĝis post la Dua Mondmilito fokusinte la ekonomian kreskon, mildigante malriĉecon kaj plibonigante vivkondiĉojn en antaŭe koloniitaj landoj[1]. La internacia komunumo kodigis evoluigajn celojn kiel ekzemple la Jarmilajn Evoluigajn Celojn (2000-2015) kaj la Celojn por Daŭipova Evoluigo (2015-2030).
En kunteksto de homa evoluigo ĝi kutime ampleksas internacian helpon, regeblon (angle Governance), sansisstemon, edukadon, redukton de malriĉeco, seksan egalecon, preparitecon al katastrofoj, infrastrukturon, ekonomikon, homajn rajtojn, naturprotektadon kaj aferoj asociitaj al ĉi tiuj.
Dum lastatempaj jardekoj, evoluiga pensado movis de modernigo kaj strukturaj alĝustigaj programoj al redukto de malriĉeco (angle poverty reduction). Sub la antaŭa sistemo, malriĉaj landoj estis instigitaj travivi sociajn kaj ekonomiajn strukturajn transformojn kiel parto de ilia evoluigo, kreante industriigon kaj intencan industrian politikon. Redukto de malriĉeco malakceptas ĉi tiun ideon kaj anstataŭe konsistas el rekta buĝeta subteno por programoj pri socia bonfarto, kreante makroekonomian stabilecon, kondukante al pliiĝo de ekonomia kresko.
La koncepto de malriĉeco povas validi por malsamaj cirkonstancoj depende de la kunteksto. Malriĉeco estas la kondiĉo de manko de ekonomia aliro al bazaj homaj bezonoj kiel manĝaĵoj, ŝirmejo kaj sekura trinkakvo. Dum iuj difinas malriĉecon ĉefe laŭ ekonomiaj pensmanieroj, aliaj ankaŭ rigardas sociajn kaj politikajn aranĝojn kiel internajn - ofte videblaj en manko de digno.
Lingvaj nuancoj
La terminoj "evoluigita" kaj "evoluiĝanta" (aŭ "subevoluinta") montriĝis problememaj en kreado de rilata politiko ĉar tia terminologio ignoras aferojn rilataj al disdonado de riĉeco kaj la restadantaj efikoj de koloniismo. Kelkaj teoriistoj vidas evoluigajn penojn kiel fundamente novkoloniismaj en kiu pli riĉa nacio altrudas ties industrian kaj ekonomian strukturon al pli malriĉa nacio, kiu tiam fariĝos konsumanto de produkoj kaj servoj de evoluigita nacio [citaĵo bezonata]. Esploristoj kiuj nomas sin 'postdevelopmentalists' ekzemple, vidas evoluigon kiel formo de okcidenta kultura imperiismo kiu dolorigas la homojn de malriĉaj landoj kaj endanĝerigas la medion al tiagrade ke ili proponas malakcepton de evoluigo entute. (ref)
Aliaj sciencistoj serĉis larĝigi la ideon de "evoluigo" al ĉiuj landoj[2], ĉar eĉ la plej riĉaj kaj plej industriigitaj landoj alfrotnas problemojn de socia ekskludo kaj malegaleco. Ĉi tiuj vidpunktoj pri la vastaj kritikoj pri la lingvouzo rilage al la evoluiga praktiko, de la terminaro el la epoko de la malvarma milito aŭ de la "Tria Mondo" al la posta deeriĝo de "evoluigitaj" kaj "evoluiĝantaj" landoj. La frazoj "Tutmonda Nordo" kaj "Tutmonda Sudo"[3] estas simile neprecizaj terminoj (precipe el geografia starpunkto. Tiel Aŭstralio ekzemple estas konsiderata kiel parton de la Tutmonda Nordo). Aliaj terminoj nuntempe uzataj kiel sinonimoj por "Tutmonda Sudo" estas ankaŭ la "plimulta mondo" kaj la "malaltaj- kaj mezenspezaj landoj". (ref)La lasta termino permesas pli grandan specigon, ekzemple diferencigante inter pli malaltaj mezenspezaj landoj kaj pli altaj mezenspezaj landoj, sed ĝi havas la malavantaĝon tro emfazi la ekonomiajn flankojn de evoluigo koste de sociaj, politikaj kaj kulturaj rajtoj kaj liberecoj. Ĉi tiuj lingvaj problemoj reflektas konceptajn streĉitecojn rilate al la kadrigo de evoluigo.
Disvolvadaj temoj
Estas nombro de teorioj pri kiom dezirinda ŝanĝo en socio estas plej bone atingebla: Internacia ekonomia malegaleco,
Digno
Moderna redukto de malriĉeco kaj evoluigaj programoj ofte havas dignon kiel centra temo. Digno estas ankaŭ centra temo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kies tutunua artikolo komencas dirante:
- "Ĉiuj homoj naskiĝas liberaj kaj egalvaloraj en digno kaj rajtoj."
Aliaj temoj tirlae al interncia disvolvado estas ankaŭ partoprenado, taŭgeco de evoluiga programo, daŭripova disvolviĝo,individua aŭ organiza pliboniga kapablo (angle capacity building), pozitiva transformado de potenco-rilatoj inter la diversaj aktoroj de internacia evoluigo (angle Rights-based approach)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/22/Northern_Uganda_Africa3_031.jpg/220px-Northern_Uganda_Africa3_031.jpg)
Praktiko de mezurado
La prijuĝo de la grado de evoluigo de iu lando aŭ komunumo estas tre subjektiva, ofte tre polemika. Tre gravas pritaksi kian pli fortan gradon de evoluigo necesas aŭ dezirindas.
Estas multaj diversaj mezuriloj de homa evoluigo, multaj de ili rilatas al diversaj sektoroj. Kelkaj inter ili estas:
- Nacia MEP
- Legokapablaj indicoj
- Vivekspekto
- Indico de homa disvolviĝo
- Koeficiento de Gini
- Indico de homa sekureco (Human Security Index)
- Enspezo po persono (Per capita income)
- Patrina superviva indico
- HIVa infekto indicoj
- Nombro de kuracistoj po persono
Vidu ankaŭ
- Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado
- Achim Steiner
- Evolulando
- Evoluhelpo
- Malplej evoluigitaj landoj
Referencoj
- ↑ (en) "Development". En: D. Gregory, Dictionary of Human Geography, 5th Edition (pp. 155–56). 2009, Wiley-Blackwell.
- ↑ . (en) Every Country Is Developing, According To The New Sustainable Development Index (angle). Alirita 2021-04-16 .
- ↑ (en) (2019-10-01) “Notes on a Southern urban practice”, Environment and Urbanization (en) 31 (2), p. 639–654. doi:10.1177/0956247818815792. Bibkodo:2019EnUrb..31..639B. 159384567.