Ionia Maro
Ionia Maro | |
---|---|
bordomaro, akvokolekta areo [+] | |
Akvejo | Adriatiko, Mediteraneo |
Koordinatoj | 38° 0′ 0″ N, 19° 0′ 0″ O (mapo)3819Koordinatoj: 38° 0′ 0″ N, 19° 0′ 0″ O (mapo) |
Ionia Maro | |
Vikimedia Komunejo: Ionian Sea [+] | |
La Ionia Maro (greke Ιόνιο Πέλαγος; itale Mar Ionio, elparolu: Mar Jonjo; albane Deti Jon) estas parto de Mediteraneo sude de Adriatiko, havas kiel limojn norde kaj okcidente Italion (Sicilion, Kalabrion, Basilikaton kaj Apulion) kaj oriente sudan Albanion kaj Grekion (kun la Ioniaj insuloj kaj la firma Grekio).
La Ionia Maro estas la plej profunda maro en Mediteraneo, kun 5270 m (Abismo Kalipso).
Havenoj
Gravaj havenoj de la Ionia maro estas:
- en Albanio: Saranda
- en Grekio: Parga, Astakos, Fiskardo kaj Methoni; aldone, en la golfo de Korinto, Patraso kaj Korinto
- en Italio: Sirakuzo, Katanio, Reggio di Calabria, Krotono kaj Taranto.
Insuloj
La Ioniaj insuloj estas grupo da insuloj ĉe la okcidenta bordo de Grekio, en la Ionia Maro. La plej grandaj estas la jenaj:
- Korfuo (Κέρκυρα = Kerkyra)
- Lefkado (Λευκάδα = Lefkada)
- Itako (Ιθάκη = Ithaki)
- Kefalonio (Κεφαλλονιά = Kefalonia)
- Pakso (Παξοί = Paxi)
- Zakinto (Ζάκυνθος = Zakynthos)
- Kitero (Κύθηρα = Kythira)
Aliaj geografiaj elementoj
Maraj parkoj kaj rezervejoj
Sude de la insulo Zakinto estas greka "Mara Nacia Parko de Zakinto", celanta precipe la protektado de maraj testudoj Caretta caretta (kareto).