Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Izotiazolinonoj aŭ izotiazolonoj estas kemiaj biocidoj[1] enhavantaj atomojn de nitrogeno, oksigeno kaj sulfuro en ringo kun tri karbonatomoj. Ĝi estas vaste uzata kiel antimikrobiaĵoj en la kontrolo de bakterioj, fungoj, algoj en malvarmigaj akvo-sistemoj, tankoj por storigo de brulaĵoj, pulpo kaj akvo-sistemoj por paperfabrikado, sistemoj por oleo-ekstraktado, ligno-konservado kaj agentoj kontraŭ akumuliĝo de mikroorganismoj en akvaj medioj. Izotiazolinoj same uzatas en produktoj por personaj zorgoj tiaj kiaj ŝampuoj kaj aliaj substancoj por harlavado, samkiel en certaj farbo-formulaĵoj.