János Parti
János Parti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de oktobro 1932 en Budapeŝto |
Morto | 6-an de marto 1999 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Óbuda Cemetery (en) , 26/3-III-15/16 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd Gimnastika Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | kanuisto sporta trejnisto |
János Parti [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Parti János estis hungara kanuisto, trifoja olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto.
János Parti[1] naskiĝis la 24-an de oktobro 1932 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de marto 1999 en Budapeŝto.
Biografio
János Parti akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1963, juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1968. Li estis uzinestro pri sportboatoj inter 1962-1970, poste li estis memstara boatkreinto ĝis 1977. Li pensiuliĝis en 1988.
Li edziĝis en 1964. Li ricevis ŝtatajn premiojn inter 1960-1996.
Sporta kariero
János Parti estis glacihokeisto, inter 1949-1965 li jam estis kanuisto en ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono 19-foje inter 1952-1964 individue aŭ stafete, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1952-1963. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1952, Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1960 kun ora medalo en la lasta Olimpiko, en la aliaj Olimpikoj kun po unu arĝentaj medaloj individue. En mondĉampionumoj li estis la unua kvarfoje en 1954, 1957, 1959 kaj 1961 same individue. Intertempe li estis trejnisto ekde 1955, post jardekoj li gvidis la hungaran nacian teamon. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1965, tamen poste li estis sportkonsilisto aŭ li havis postenon en la hungara kenua vivo.
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2023-01-28 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
Referencoj
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM124671;jsessionid=399954B17EEB054DDF2F30509F1AF71E hungarlingva datenaro de muzeo