János Molnár (apotekisto)
János Molnár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 5-an de decembro 1814 en Körmöcbánya (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | 16-an de junio 1885 en Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | farmakologo kemiisto |
János Molnár [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Molnár János estis hungara apotekisto, kemiisto.
János Molnár[1] naskiĝis la 5-an de decembro 1814 en Körmöcbánya (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Kremnica en Slovakio, li mortis la 16-an de junio 1885 en Budapeŝto (laŭ alia informo en Rákospalota).
Biografio
János Molnár maturiĝis en Pest (urbo), poste li akiris farmacian diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1838. Post la diplomo li laboris en farmaciejo de Malsanulejo Rókus, ekde 1861 li estis farmaciejestro. Inter 1869 kaj 1873 li estis ĉefkemiisto de urbo Pest, poste li fondis propran farmaciejon. Dum la kemiista periodo li ekzamenis komponaĵojn de farunoj, laktoj kaj tabakfumoj, krome ankaŭ kuracajvojn.
Elektitaj kontribuoj
- Das Lukasbad in naturhistorischer Beziehung (1858)
- Monographische Skizze über das Ofner Raizenbad (1863)
- A tej orvosrendőri kémlése fővárosunkban (1868)
- Magyarhoni keserű források (1872)
- A Budai Rákóczy keserűviznek vegyelemzése (1876)
- Ajnácskő gyógyforrásai és geologiai viszonyai (kunverkisto, 1881)
Memorigiloj
- kaverno en Budapeŝto havas la nomon Molnár János
Fontoj
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo M, poste serĉu la nomon)