József Rájnis
József Rájnis | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 4-an de junio 1741 en Kőszeg | |
Morto | 23-an de septembro 1812 (71-jaraĝa) en Keszthely | |
Religio | katolikismo vd | |
Lingvoj | hungara • antikva greka vd | |
Ŝtataneco | Hungario ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | tradukisto edukisto instruisto poeto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
József RÁJNIS [jOĵef rAjniŝ], hungare Rájnis József, Esperante Jozefo Rájnis estis hungara poeto, tradukisto kaj instruisto.
Li naskiĝis la 4-an de junio 1741 en Kőszeg. Li mortis la 23-an de septembro 1812 en Keszthely.
Biografio
Li aliĝis al la jezuitoj en 1757. Li devis servi en Vieno kaj Leoben. Ekde 1761 li instruis en Hungario, komence en Esztergom. En 1771 li estis sanktita pastro. Depost 1773 la ordeno ne rajtis funkcii, tial li instruis en la ĉeflernejo kaj faris pastrajn taskojn en Győr. Lastfoje li instruis en Keszthely.
Verkoj (selekto)
- Applausus poeticus festis honoribus cels. ac. rev. principis Francisci Barkotzi oblatus Strigonii (latine), 1761
- Óda, midőn... (Odo, kiam...), 1774
- A magyar Helikonra vezérlő kalauz (Ekzemploj kaj reguloj de la hungara poezio), 1781
- Magyar Virgilius (Hungara Vergilio), eseo pri la tradukarto, 1789
- Lantos vers (Liuta poemo), 1790
- Perfecta quadratura circuli ... latine, 1793
Memorigiloj
- memortabulo en Kőszeg
Fontoj
- Hungara Vikipedio