Jörg Jacob

Jörg JACOB (naskiĝinta la 16-an de oktobro 1964 en Glauchau) estas germana verkisto.

Post trejniĝo kiel remburisto li laboris en metiaj entreprenoj, ĉe ĉenstabloj, gastronomie, flegistece kaj ĉe renkontiĝcentro pri artoj kaj kulturo. Li trapasis abiturientan ekzamenon ĉe poradolta gimnazio studonte ĉe la Germana Literaturinstituto je Lepsiko.

Post publikigoj de noveloj en diversaj gravaj antologioj, en la 2006-a jaro aperis lia unua romano. Li ricevis diversajn premiojn kaj stipendiojn, i.a. Gellert-preio pro la romano Das Vineta-Riff kaj restadstipendion dum pluraj monatoj por Decius-vilao je Krakovo.

Honoroj kaj premioj

  • 1999: lepsika literaturstipendio kaj venko de MDR-literaturkonkurso
  • 2002: laborstipendio de la Saksuja ministerio pri sciencoj kaj artoj
  • 2003: laborstipendio de Kulturstiftung Sachsen
  • 2005: premio de Freier Deutscher Autorenverband (tutgermane)
  • 2006: restadstipendio de Kulturfondaĵo por Decius-vilao de Krakovo
  • 2006: Gellert-literaturpremio
  • 2007: laborstipendio de Kulturstiftung Sachsen
  • 2008: restadstipendioj Ventspils House (Latvujo) kaj Studios International (porartista domo Denkmalschmiede Höfgen)
  • 2009: restadstipendio je At-Home-Gallery Šamorín[1]
  • 2010: restadstipendio je Komunikada kaj kultura centro de Klaipėda
  • 2023: Seume-literaturpremio (por Aus der Stadt und über den Fluss: Zwölf Versuche über das Gehen)[2]

Verkoj (elekto)

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. hejmpaĝo de la galerio (eksa sinagogo)
  2. "Jörg Jacob erhält Seume-Literatur-Preis 2023" - ĉe: cvb-leipzig.de