Jacques Pucheran

Jacques Pucheran
Persona informo
Jacques Pucheran
Naskiĝo 2-an de junio 1817 (1817-06-02)
en Clairac
Morto 13-an de januaro 1895 (1895-01-13) (77-jaraĝa)
en Port-Sainte-Marie
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ornitologo
zoologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Ornitologio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jacques PUCHERAN (naskiĝis la 2-an de junio 1817, mortis la 13-an de januaro 1895) estis franca ornitologo kaj esploristo.

Kariero

Pucheran akompanis la ekspedicion de Astrolabe inter 1837 kaj 1840, sub la estreco de Jules Dumont d'Urville, kun la kolegaj natursciencistoj Jacques Bernard Hombron kaj Honoré Jacquinot. Je sia reveno li kontribuis al la ornitologia fako (kun Jacquinot) de "Voyage au Pôle sud et dans l'Océanie sur les corvettes L'Astrolabe et La Zélée" (1841–1854).[1]

Pucheran laboris kiel zoologo kaj natursciencisto en la Muséum national d'histoire naturelle. Li estis la aŭtoro de multaj verkoj en la fakoj de ornitologio, mamuloscienco, antropologio, ktp. Kun Florent Prévost kaj Isidore Geoffroy Saint-Hilaire, li publikigis katalogon enhavantan speciojn de mamuloj kaj birdoj tenitaj en la kolektoj de la muzeo, titolitan "Muséum d'histoire naturelle de Paris. Catalogue méthodique," ktp. (1851).[2] Li estis membro de la Société d'Agen académique, kaj kavaliro de la Legio de Honoro kaj de la Ordeno de la Koncipiĝo de Portugalio.[1][3][4]

Li klasigis nombrajn zoologiajn taksonojn, kaj la jenaj estas kelkaj ornitologiaj specioj kiuj estis nomitaj laŭ li.

  • Puĉerana melanerpo, Melanerpes pucherani (Malherbe 1849)
  • Krestonumido, Guttera pucherani (Hartlaub 1861)
  • Puĉerana neomorfo, Neomorphus pucheranii (Deville 1851).[1]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 Cronologia Ornitologica Arkivigite je 2012-09-05 per la retarkivo Wayback Machine (Short Ornithological Timeline)
  2. WorldCat.org Muséum d'histoire naturelle de Paris. Catalogue méthodique
  3. [1] Bibliographie générale de l'Agenais et des parties du Condomois... de Jules Andrieu
  4. [2] IDREF.fr