Jalón de Cameros
Jalón de Cameros | |||
---|---|---|---|
municipality of La Rioja (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26134 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 23 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 13′ N, 2° 29′ U (mapo)42.218055555556-2.4883333333333Koordinatoj: 42° 13′ N, 2° 29′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 876 m [+] | ||
Areo | 8 km² ( 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Jalón de Cameros [+] | |||
Jalón de Cameros [ĥaLON dekaMEros] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la suda komarko Malnova Kamero.
Geografio
Ĝi estas sur la valo de la rivero Leza kaj ĉe la regiona ŝoseo LR-250; laŭ tiu estas sude Cabezón de Cameros kaj norde San Román de Cameros kaj aliaj lokoj de la komarko.
Historio
Dum la Moderna Epoko, Jalón prosperis pro la protekto fare de la Mesta kaj la industrio de la lano. La tolaĵoj fabrikitaj en la 18-a jarcento estis konsumitaj de la lokanoj, sed ankaŭ estis liveritaj al la reĝaj trupoj aŭ eksportataj al la cetero de Iberio.
Aktualo
La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tial oni malaltiĝis el 133 loĝantoj ĝis nunaj 19.
La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo, forstado, kaj la rura turismo.
Vizitindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, kaj mirindaj rigardejoj al pejzaĝo ktp.