Japana ruĝgorĝulo
Japana ruĝgorĝulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
masklo
ino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Erithacus akahige (Temminck, 1835) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Japana ruĝgorĝulo (Erithacus akahige, iam Luscinia akahige aŭ komadori) estas Paseroforma birdo kaj kantbirdo en la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas insektomanĝanta birdo el malgranda genro Erithacus kiu enhavas nur la tre konatan specion de la Eŭropa ruĝgorĝulo, tiun orientazian kaj alian endemisman en eta insularo japania. Ĵusaj studoj sugestas, ke la du orientaziaj ruĝgorĝuloj apartenas al nova genro kiu unuigu ilin kun kelkaj orientaziaj membroj de la najtingaloj de la genro Luscinia kiaj la Blua siberia najtingalo (Seki, 2006).
La nomo "Japana ruĝgorĝulo" estas foje uzata por la Ruĝbeka kantotimalio (Leiothrix lutea). Ankaŭ la specifa nomo akahige estas foje konfuziga, ĉar estas la komuna nomo de ĝia proksima parenco Rjukjua eritako en japana.
La aspekto de tiu specio estas sufiĉe simila al tiu de ties parenco kaj samgenrano la Eŭropa ruĝgorĝulo, tio ruĝecaj vizaĝo kaj gorĝo, brunecaj supraj partoj kaj grizaj bordoj, sed la distribuo de tiuj koloroj ne samas. Ĝenerale estas pli ruĝeca specio, ĉar la ruĝecaj partoj estas tre brilaj kaj pli altaj ol ĉe la eŭropa parenco, nome pli supre ol la supro de okulo, kaj la kontrasto kun la supra bruna krono ne estas tiom markata ĉar la brunaj supraj partoj estas pli ruĝecnuancaj. Ankaŭ la vosto estas multe pli ruĝeca. Tamen nur la gorĝo kaj plej supra brusto estas ruĝeca kaj ne la tuta brusto kiu estas griza, ĉar la grizo kio ĉe la eŭropa specio estis nur flanka en la azia specio okupas la tutan bruston, pli larĝan flankareon kaj eĉ makuligas skvamece la ventron.
Referencoj
- BirdLife International (2004). Erithacus akahige. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej zorgiga
- Seki, Shin-Ichi (2006): The origin of the East Asian Erithacus robin, Erithacus komadori, inferred from cytochrome b sequence data. Molecular Phylogenetics and Evolution 39(3): 899–905. COI:10.1016/j.ympev.2006.01.028
Eksteraj ligiloj
- Foto de virbirdo
- Sondosiero de la birdkanto Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Sondosiero de la birdkanto