Jasło
Jasło | |||||
Flago | Blazono | ||||
| |||||
urba municipo de Pollando | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
Genitivo de la nomo | Jasła | ||||
Provinco | Antaŭkarpatio | ||||
Distrikto | Distrikto Jasło | ||||
Komunumo | Komunumo Jasło | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Urborajtoj | 1365 | ||||
Koordinatoj | 49° 44′ N, 21° 28′ O (mapo)49.73333333333321.466666666667Koordinatoj: 49° 44′ N, 21° 28′ O (mapo) | ||||
Alto super la marnivelo | 225 ĝis 380 m | ||||
Areo | 36,65 km² | ||||
Loĝantaro | 33830 (en 2021) | ||||
Loĝdenso | 926 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 38-200 - 38-211 | ||||
Telefona antaŭkodo | (+48) 13 | ||||
Aŭtokodo | RJS | ||||
TERYT | 3182505011 | ||||
Estro | Ryszard Pabian | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | Rynek 12 | ||||
Retpoŝto de estraro | burmistrz@um.jaslo.pl | ||||
Poŝtkodo de estraro | 38-200 | ||||
Telefono de estraro | 13 446-29-24 | ||||
Fakso de estraro | 13 446-29-76 | ||||
Poŝto de estraro | urzad@um.jaslo.pl | ||||
Ĝemelaj urboj | (Hungario) Makó (Slovakio) Trebišov (Slovakio) Bardejov (Ukrainio) Truskavec (cirile Трускавець, pole Truskawiec) (Italio) Camposampiero | ||||
Komunuma retejo | http://www.jaslo.pl/ | ||||
Jasło estas urbo en la provinco aŭ historie vojevodio Antaŭkarpatio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de la ankaŭ samnoma distrikto Jasło. Fine de 2021 en la urbo vivis 33 830 loĝantoj.
Dua Mondmilito
Septembro kaj oktobro de 1944 estas tempo de plifortiĝo de germana teroro kaj komenco de deporto el la regiono. Unue oni deportis loĝantojn de apudaj vilaĝoj troviĝntaj en ĉefronta zono, kaj la 13-an de septembro oni komencis deporti loĝantaron de Jasło. Poste okazis rabo kaj detruo de la malplena urbo. Oni bruligis kaj ekspodigis publikajn konstruaĵojn kaj privatajn domojn – tio estis sistema kaj planita agado. El pli ol 1 100 konstruaĵoj postrestis nur 39. Jasło estis detruita en 97%.
La 14-an de oktobro germanaj soldatoj pafmortigis en Nienaszów, proksime al la urbo 23 personojn pro malobeo al ordono evakuiĝi.
Famuloj ligitaj kun la urbo
- Henryk Dobrzański, partizana komandanto kaj sportisto
- Hugo Steinhaus, matematikisto kaj aforisto
- Ignacy Łukasiewicz, inventinto de kerosena lampo
- Roksana Węgiel (2005), kantistino
Partneraj urboj
- Makó, Hungario
- Bardejov, Slovakio
- Camposampiero, Italio
- Hodonín, Ĉeĥio
- Prago 10 (kvartalo), Ĉeĥio
- Trebišov, Slovakio