Javoříčko (germaneJaworitsch) estas loka parto de municipo Luká en regiono de Litovel en Ĉeĥio. Ĝi situas proksime de Bouzov, proksimume 1 km de Kavernoj en Javoříčko. Vivas ĉi tie 42 loĝantoj (2021). La nuntempa malgranda loĝigo estas restaĵo de granda setloko, kiun la 5-an de majo1945 ekstermis kun tero atakkomando de SS kiel venĝo pro subteno al partizanoj. Estis forbruligitaj ĉiuj konstruaĵoj krom kapeleto kaj lernejo. Samtempe estis ekzekutitaj ĉiuj viroj pli aĝaj ol 15 jaroj, kiujn la SS-anoj kaptis. Sume perdis la vivon 38 personoj. Estas ĉi tie establita pieta loko Monumento al viktimoj de la Dua Mondmilito rememoriganta tiun ĉi eventon.
Historio
La unua skribmencio pri Javoříčko devenas el la jaro 1348. Dum sia ekzistado ĝi kelkfoje ŝanĝis sian nomon. Ĝi estas nomata ekzemple kiel Javorica, Javorov aŭ Javoří (Jaworzie, Jaborzi). Proksime de Javoříčko foje situadis burgo Špránek. Tiu komence kun Javoříčko alternigis kelkajn posedantojn. Plu poste en la jaroj 1464 - 1538 la vilaĝo apartenis al senjorujo en Bílá Lhota.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
172
1880
172
1890
183
1900
196
1910
163
1921
149
Jaro
Loĝantoj
1930
174
1950
12
1961
67
1970
71
1980
75
1991
60
Jaro
Loĝantoj
2001
52
2011
40
2021
42
Pluaj eventoj en datoj
1875 - fondita lernejo por municipoj Javoříčko, Březina kaj Veselíčko
1928 - komencis konstruado de ŝoseo Slavětín - Javoříčko - Střemeníčko