Jeder für sich und Gott gegen alle
Jeder für sich und Gott gegen alle | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Jeder für sich und Gott gegen alle |
Originala lingvo | germana lingvo |
Kina aperdato | 1 nov. 1974, 15 maj. 1975, 27 sep. 1975, 6 okt. 1975, 29 okt. 1975 |
Ĝenro | filmbiografio, drama filmo |
Kameraado | Jörg Schmidt-Reitwein |
Reĝisoro(j) | Werner Herzog |
Produktisto(j) | Werner Herzog |
Scenaro | Werner Herzog • Jakob Wassermann |
Filmita en | Dinkelsbühl |
Loko de rakonto | Ansbach |
Muziko de | Florian Fricke |
Rolantoj | Bruno Schleinstein • Walter Ladengast • Brigitte Mira • Willy Semmelrogge • Michael Kroecher • Hans Musäus • Volker Prechtel • Herbert Achternbusch • Wolfgang Bauer • Johannes Buzalski • Alfred Edel • Florian Fricke • Reinhard Hauff • Kidlat Tahimik • Enno Patalas • Clemens Scheitz • Henry van Lyck • Herbert Fritsch • Volker Elis Pilgrim • Walter Steiner • Andi Gottwald |
Produktinta firmao | Filmverlag der Autoren ZDF Werner Herzog Filmproduktion |
Honorigoj | Cannes Film Festival Grand Prix |
IMDb | |
Jeder für sich und Gott gegen alle (tradukebla kiel La mistero de Kaspar Hauser, Ĉiu siaflanke kaj Dio kontraŭ ĉiu aŭ Ĉiu por si kaj Dio kontraŭ ĉiu) estas germana drama biografia filmo de Werner Herzog de 1974 pri la vivo de Kaspar Hauser.
Intrigo
La filmo rakontas la vivon kaj la morton de Kaspar Hauser, infano surplace trovita komence de la 19-a jarcento en Germanio. Nome la tagon de Pentekosto, en Nurenbergo, aperas sur la ĉefa placo juna kaj povra mutulo. Neniu konas lin. Ŝajne, li suferas mensan malkapablon. Li apenaŭ kapablas prononci sian nomon. Temas pri Kaspar Hauser, kiu pasis sian vivon enfermita en ublieto.
Same kiel faris François Truffaut por L'Enfant sauvage, Herzog elektis por la ĉefa rolo aktoron neprofesian, nome Bruno Schleinstein. Tiu, abandonita kiel infaneto, pasigis 25 jarojn en orfejo kaj lia vivo montris ioman paralelecon kun tiu de la rolulo.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jeder für sich und Gott gegen alle en la hispana Vikipedio.