Jeremy Clarkson

Jeremy Clarkson
Persona informo
Jeremy Clarkson
Naskonomo Jeremy Charles Robert Clarkson
Naskiĝo 11-an de aprilo 1960 (1960-04-11) (64-jaraĝa)
en Tickhill
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Chipping Norton vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Hill House School (en) Traduki
Harlow College (en) Traduki
Repton School (en) Traduki
The Sheffield College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Frances Cain (en) Traduki (1993–2014)
Alex Hall (en) Traduki (1989–1990) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo televida prezentisto
ĵurnalisto
filmproduktoro
verkisto
terkultivisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Ĵurnalismo, televida programo, literatura aktiveco kaj literatura vulgarigo de scienco Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1988– vd
Verkado
Verkoj Top Gear ❦
The Grand Tour ❦
Clarkson's Farm vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jeremy Charles Robert Clarkson (naskita la 11an de aprilo 1960 ) estas angla ĵurnalisto, verkinto kaj televida personulo kiu specialiĝas pri aŭtoj kaj aŭtado. Li estas plej konata pro sia rolo en la televidprogramoj Top Gear kaj The Grand Tour kune kun siaj kolegoj Richard Hammond kaj James May. Li ankaŭ skribas semajnajn artikolojn por la gazetoj The Sunday Times kaj The Sun.

De kariero kiel loka ĵurnalisto en la nordo de Anglio, Clarkson fariĝis konata nacie kaj internacie per Top Gear, iĝante rekonebla publika personeco kiu regule aperas en brita televido en siaj propraj programoj kaj kiel gasto en alies programoj. Same kiel aŭtprogramoj, Clarkson ankaŭ produktis programojn kaj librojn pri subjektoj kiel ekzemple historio kaj inĝenieristiko [1][2].

Lia prezento kaj skribstilo kiu ofte kaŭzis publikajn reagojn al liaj strangaj aŭ humuraj opinioj. Li ankaŭ amasigis signifan publikan sekvantaron kaj estis kreditita kiel signifa faktoro en la revigliĝo de Top Gear kiel unu el la plej popularaj televidprogramoj en la BBC.

Post lia kariero ĉe la BBC, li laboris ĉe Amazono kaj aperis en La Grandioza Turneo kaj Clarkson's Farm, inter aliaj.  Krome, li gastigis Who Wants to Be a Millionaire?.

Clarkson asertas esti por persona libereco kaj kontraŭ registara reguligo, dirante ke la registaro devus "meti parkbenkojn kaj jen ĝi. Ili devus lasi nin".

Verkaro

Clarkson verkis humurajn librojn pri aŭtoj kaj aliaj temoj, kaj multaj el la libroj estas kolektoj de artikoloj kiujn li skribis por The Sunday Times.

  • Jeremy Clarkson's Motorworld, 1996
  • Clarkson on Cars, 1996
  • Clarkson's Hot 100, 1997
  • Planet Dagenham, 1998
  • Born to Be Riled, 1999
  • Jeremy Clarkson On Ferrari, 2000
  • The World According To Clarkson, 2004
  • I Know You Got Soul, 2005
  • And Another Thing..., 2006
  • Don't Stop Me Now!! 2007
  • For Crying Out Loud! 2008
  • Driven to Distraction, 2009
  • How Hard Can It Be? 2010
  • Round the Bend, 2011

Referencoj

Eksteraj ligiloj