Jever - prononco [JE:fa], ne [JE:va] kiel mise supozas multaj germanlingvanoj - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Friesland de la federacia landoMalsupra Saksio. Historie la teritorio apartenas al la regiono Oldenburgio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 14847 loĝantojn sur areo de 42,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 352 loĝantoj/km².
Ĝia nomo pro la samnoma biermarko estas konata en tuta Germanio.